Lenkoj

Lenkoj
popolo
Ŝtatoj kun signifa populacio
vdr
La reĝlando de lenkoj (verda) antaŭ la veno de la hispanoj sur mapo de Salvadoro
Women of the Lenca people
Lenkaj indiĝenaj virinoj

Lenkoj estas etna grupo de Centrameriko kiu havas sian propran lingvon kaj kiu okupis parton de la teritorio de la nunaj Honduro kaj Salvadoro ekde antaŭkolumbaj tempoj.

La rilato de tia lingvo kun samfamilaj estas disputata inter lingvistoj. Laŭ Campbell, la lingvo de la Lenkoj estas ankoraŭ neklasita. Laŭ la kostarika lingvisto Adolfo Costenla Umaña, estas lingvo kun vortoradikoj de la ĉibĉa, sed kun multa influo de la Nahuatla, kaj de la lingvoj de majaoj kiel la Jukateka aŭ Ĉola.

La lenkoj okupis diversajn areojn el kio nune estas konata kiel Honduro kaj Salvadoro. Dum la Konkero de Ameriko, la lenkoj organizis rezistadon kiu daŭris ĉirkaŭ 12 jaroj kaj finis nur per la morto de la kaciko Lempira en 1537.

Hodiaŭe la lingvo estas formortinta, sed la Lenkoj de Honduro estas pli da 100.000 personoj, kaj tiuj de Salvadoro estas pli da 37.000 personoj. La Lenka potfarado de Honduro vendiĝas en Usono kaj Eŭropo por hejma ornamado. En Honduro kaj Salvadoro oni klopodas survivigi ties kulturon.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search